Ĝenerala Raporto pri la 9a Kolombia Kongreso de Esperanto


Saluton karaj kolombiaj gesamideanoj

Kiel ni planis, ni realigis la 9-an kongreson en Medeĝino.

En la unua tago ni aŭskultis, krom la salutvortojn kiuj insistis pri la graveco adopti laborplanon de UEA, ankaŭ prelegon far nia s-ano Luis Guillermo Restrepo pri la venonta teknologio (elŝutebla dokumento en formo "pdf").

Vespere nia s-ano Manuel Fernando Hernández akceptis nin en sia kampara loĝejo kie ni lernis pri astronomio kaj mitoj ĉirkaŭ ĝi. Li ankaŭ montris filmon pri sia projekto, realigota unue en Venezuelo. Temas pri didaktika lernado pri la komputero kaj ĝiaj partoj kiuj mem parolas al la vizitanto kaj diras por kio utilas ĉiu parto, dum la vizitanto veturas ene de granda komputero. Impona projekto kaj vere alloga por infanoj kaj plenkreskuloj.

La sekvanta tago ni profitis por memprezentado kaj la novuloj aŭskultis kiel la aliuloj lernis e-on kaj ricevis de ili kelkajn didaktikajn konsilojn tiaflanke.

Gravaj programeroj tiun matenon estis: la propono de strategioj kaj konkretaj agadoj favoraj al Esperanto, kaj la elekto de kongresurbo por la venonta nacia E-Kongreso.

Poste venis promenado tra la urbo kaj ĉeeston en paradmarŝon de Kolombiaj Mitoj. Bela kaj interesa spektaklo por ĉiuj.

La trian tagon ni vizitis la lokan planetarion; tie ni estis gvidataj de nia s-ano Manuel Fernando Hernández kiu krom praktika montrado de sunhorloĝa funciado kaj indiĝena kalendaro-observatorio ankaŭ montris belegan muzeon kaj bildojn pri la evoluo de la universo. Ni ankaŭ vidis artefaritaĵon de Kronosauro (lat.: kronosaurus quensladicus), besto kiu apartenas al la unuaj saŭroj de la tero kaj kiu troviĝas en vilaĝeto proksime al Bogoto en Kolombio. Post serioza studado li reproduktis ĝin en la muzeo.

Post tritaga kongreso ni revenis hejmen plenplenaj da ĝojo, kono kaj espero en la estonteco de nia movado. Ni preparas nin por la 10-a Kolombia Kongreso de Esperanto kiu okazos, laŭ dumkongresa demokratia elekto, en novembro de la venonta jaro en Popajano ("Popayán), urbo mezgranda laŭ kolombiaj normoj, lokita sude de la lando.

Fine mi devas danki al niaj gesamideanoj de la malsamaj regionoj de la lando (Kaŭko, Valo, Antjokio kaj Kundinamarko) kiuj ĉeestis la kongreson, dank' al vi ni povis fari la kongreson. La kunlaboro de la Antjokianoj estis definitiva, krom lia normala afableco kun la vizitantoj, ili trovis novan sidejon kaj zorgis pri ĉiuj detaloj bezonataj por realigi la eventon. Dankon, multan dankon al vi ĉiuj.

Ni vidos nin venontjare en Popajano.

Ankaŭ fotojn kaj aliajn informojn vi trovos ĉe la paĝaro de la kongreso:

http://snurl.com/Kongreso

Amike,

Rafael A. Mejía O.
KEL-prezidanto


<- - - Al indekspaĝo de la Raporto