Elekto de kongresurbo por la
10a Kolombia Kongreso de Esperanto


La dimanĉon 7an de decembro de 2003, la partoprenantoj en la 9a Kolombia Kongreso de Esperanto, prezide de profesoro Rafael Mejía, prezidanto de Kolombia Esperanto-Ligo, voĉdonis por elekti la kongresurbon kiu estos sidejo de la 10a Kolombia Kongreso de Esperanto. Tiel estis elektita la urbo POPAJANO ("Popayán).

Ankaŭ estis elektita, kiel anstataŭonta urbo: Pereiro ("Pereira"), se iel ajn ne eblus okazigi la eventon en POPAJANO.

Tiu elekto de kongresurbo sekvas la decidon farita antaŭ kelkaj jaroj far nia komunumo, cele al discentrigo de la poresperanta agado for de la "ĉiama" triopo de pli grandaj urbo: Bogoto, Kalio kaj Medeĝino. La celo estas disvastigi Esperanton tra la tuta lando kaj apogi, aŭ eĉ ekinstigi, la poresperantan agadon en malpli grandaj urboj.





<- - - Al indekspaĝo de la Raporto