La supra teksto reale estas bildo de la revua pago, tiel ke ĝi ne utilas (per la kutimaj programoj) por profiti ĝian enhavon kiel teksto, ekzemple: selekti tekston, ĝin kopii, aŭ serci vortojn en ĝi, do mi aldonis ĉi-malsupre la saman enhavon en vere teksta formo, por ebligi tiajn profitojn:


La interreta ŝanco de Esperanto

Profesoro Luis Guillermo Restrepo Rivas estas specialisto kaj esploristo pri artefarita intelekto, aŭtomata tradukado, robotiko, gvidanto de esplorprojektoj en Politeknika Universitato de Kolombio kaj instruisto pri Interreto. Jen lia propono kiel ekspluati la ŝancojn de Interreto.

Interreto estas decidiga ŝanco por la estonto de Esperanto: ĉu por Esperanto venkonta ĉu por Esperanto venkota. Esperanto venkos en la mondo, se ĝi venkos en Interreto. Rilate Esperanton, la reto povas ludi tre ekstremajn rolojn: la plej granda danĝero aŭ la plej granda helpanto. Ni, kiuj volas helpi Esperanton atingi ĝian celon esti mondskale disvastigita kaj komune akceptata kiel La Internacia Lingvo, devas profiti favore al nia lingvo la grandan povon kiun Interreto havas por esti nia plej granda helpanto.

Faktoj

Interreto estas ege grava por iu internacia lingvo:

La babela problemo, kvankam konata teorie de multaj homoj, estis antaŭe travivata, vere spertata, nur de malmultaj homoj. Nur tiuj kiuj havis sufiĉan monon, socian tavolon, aŭ intelektajn interesojn por vojaĝi aŭ interrilati per legado, poŝto aŭ telefonado internacie kun aliaj homoj.

Nun, Interreto estas la populariĝanta tutmonda unika fenomeno, kiu frontigas ĉiujn homojn antaŭ la lingva diverseco. Ĝi portas tekstojn kaj voĉojn el foraj landoj kaj en strangaj lingvoj ĝis la tablo, kaj baldaŭ ĝis la poŝo, de iu ajn homo, en maniero multe pli vasta ol kurtonda radio kaj satelita televido. Samtempe la reto permesas ke propra persona esprimo estu konata tuj en foraj landoj, en maniero multege pli facila ol kiun ebligis posedo de presilo, radia aŭ televida sendilo.

Tiel la babela problemo tuŝas, por la unua fojo, ĉiujn individuojn, kaj la batalo por la pozicio de internacia lingvo jam ne estas nur disvolviĝanta en la politikaj, diplomatiaj kaj komercaj sferoj, sed en la reto, je vere populara nivelo. Nuntempe ne malpliiĝas la graveco de tiuj ceteraj menciitaj sferoj, en kiuj unue kaj tradicie sentiĝis la bezono de komuna lingvo, tamen la nuna pli granda akirebleco de scio kaj teknologio produktas plialtiĝon de la povo de individuoj kaj homgrupoj, ne nur milita sed ankaŭ informa kaj komunikada. La individuoj kaj homgrupoj nun havas la kapablon esti rimarkinde povaj aktoroj en la batalo por solvi la babelan problemon. La nuntempaj individuoj devus konsciiĝi pri tio, pri sia povo ankaŭ en tiu ĉi afero tutmonda.

Proponata agadplano

Simile kiel Interreto rapide disvastigis tutmonde sciojn pri teknikaj aferoj (ekz. Linux, Java, HTML, kaj senpagaj programoj de GNU), la reto povas esti profitata far Esperanto por rapide disvastiĝi kiel la plej bona solvo por la babela problemo: senpaga, facila kaj efika lingvo internacia. Por tio, mi proponas jenon: kvankam eble mi kontraŭas ĉi-rilate la opiniojn de kelkaj instruistoj, mi opinias ke la reguleco de Esperanto ebligas lernadon multe pli efikan ol tiu celata en la plimulto da lernolibroj, kiuj sajnas inspiritaj el nacilingvaj lernolibroj, ĉar tiaj lingvoj estas ege neregulaj kaj malfacilaj. Tiaj instrumetodikoj, miaopinie kaj miasperte, metas aferojn kaj ripetadojn kiuj en Esperanto estas nenecesa balasto por la baza lingvo-akiro. Eblas dezajni la plej efikan Esperantokurseton por ĉiu nacia lingvo kaj meti ĝin en la reton, por ke iu ajn homo povu elŝuti ĝin senpage kaj senkopirajte. Ekzemple, en kelkaj kazoj oni povas profiti maksimume la similecojn inter vortoj aŭ gramatikaĵoj de Esperanto kaj de la nacia lingvo. Kie tio ne eblas, la nura reguleco de Esperanto ebligas ekonomion en la prezento de la baza gramatiko kaj vortaro, simple nekredebla kompare kun tiuj de naciaj lingvoj. Mi ne diras ke iu ajn homo, lerninta el tia kurseto, verkos baldaŭ beletron konkursindan, sed certe akiros esprimivon je nivelo kiu en iu ajn nacia lingvo postulus multege da tempo, mono kaj mensa streĉo. Tio estas komenco. La ideo pri tiaj kursetoj ne estas nova, ekzistis presaĵoj kun la nomo Ŝlosilo de Esperanto por pluraj lingvoj, sed bedaŭrinde sajnas ke oni tiom kritikis ilin, ĝis malaperis ilia eldonado. La ideo estas en tiu linio, kaj eble pli en la linio de Fulmo-kursoj, kiuj ankaŭ ekzistas en Esperantio.

Mia propono, do, estas:

  1. Dezajni tiajn bazajn kursetojn, lernolibretojn, specife kaj plejefike celitajn por ĉiu nacia lingvo.
  2. Meti en Interreton tiujn lernolibretojn, elŝuteblajn senpage, senkopirajte, kaj kun permeso por kopii, presi, multobligi kaj disdoni ilin.
  3. Amase reklami pri la ekzisto de tiuj lernolibretoj.
  4. Fari la samon, senpage kaj senkopirajte, kun aliaj jam ekzistantaj kaj novaj lernolibroj kaj legolibroj en Esperanto.

La nuntempa kaj estonta akiro de scioj estas kaj estos pli rilata al memlernado ol al instruado. Do, ni devas faciligi kaj disvastigi la rimedojn por memlernado pli ol insisti en la trejnado de instruistoj, kiuj ĉiam restos nesufiĉaj por la nombro de parolantoj kiun ni celas. Ni povas profiti la reton por okazigi favore al Esperanto la saman fenomenon de perreta rapida (eĉ "virusa") diskonigado, kiu okazas pri teknikaĵoj kiel Linux. Ni devas fari ke Interreto estu ilo por la triumfo de Esperanto. La ecoj kaj karaktero de nia lingvo faciligas tion, sed necesas nia helpo por montri ĝin al la popolo kaj ebligi la akiron de la lingvo en la plej apartaj mondopartoj. Esperanto venkos en la mondo aŭ estos venkita en la mondo, se ĝi venkos en Interreto aŭ estos venkita en interreto.

© 2003-2007 Luis Guillermo RESTREPO RIVAS
http://LuisGuillermo.com

 


PER RADIO: La supra artikolo estis disaŭdigita far Ĉina Radio Internacia, en sia programero Esperanto en Marŝo, elsendita la 14an de Februaro de 2003 je la 08:37 GMT horo. Jen la: TEKSTO DE TIU PROGRAMERO.