Nobelpremio pri Fiziko en 2001 Pli da informoj troveblas (bedašrinde, ne en La Internacia Lingvo) |
|
La Sveda Reg^a Scienca Akademio donis la Nobelpremion
pri Fiziko en 2001 kune al:
|
Eric A. CORNELL | Wolfgang KETTERLE | Carl E. WIEMAN |
Artikolo far Lars SöZüER:
Jam en la jaro 1924, la barata fizikisto Satyendra Nath BOSE (1894-1974) el Kalkuto, tiutempe profesoro cxe la universitato de Daka (nun cxefurbo de Bangladesxo), faris unu el la plej gravaj kontribuoj al moderna fiziko: Kiel unua li derivis la legxon pri lumradiado de Max Planck el la fundamenta koncepto, ke samspecaj partikloj estas nedistingeblaj. Pro tio, unu el la du klasoj de partikloj nun nomigxas laux li: bosonoj (la alia klaso estas la fermionoj).
Einstein tuj akceptis la laboron de Bose kaj aplikis gxin ne nur al lumo, sed ankaux al materio, al atomoj. Li konkludis, ke sub certaj kondicxoj, parto de iu gaso kondensigxu en novan staton de materio (apud la gasa, flua kaj solida). Tiun staton oni nomas hodiaux Bose-Einstein-kondensajxo, kaj gxi karakterizigxas per tio, ke cxiuj gxiaj atomoj estas nedistingeble en la sama stato. (Inkluzive de iliaj lokoj, t.e. cxiu atomo en la kondensajxo okupas samtempe la tutan spacon kiun gxi dividas kun la aliaj atomoj!).
Tamen ne malmultaj fizikistoj supozis ke oni neniam sukcesos realigi tiun staton en laboratorio, cxar estas tehxnike tre malfacile atingi la 'certajn kondicxojn' (inter tiuj estas treege malalta temperaturo, relative alta denseco, SED sen ke la tuto iras el gasa stato al flua aux solida).
En la 70-aj kaj 80-aj jaroj, estis provoj per polarizita hidrogeno, sed neniu sukcesis. Tamen oni evoluis jam diversajn necesajn metodojn. Fine dauxris pli ol 70 jarojn post la teoria postulo, gxis Eric CORNELL kaj Carl WIEMAN cxe la universitato de Boulder en la Usona federaciero Colorado sukcesis estigi la unuan Bose-Einstein-kondensajxon.
En junio 1995 ili per ruzaj tehxnikoj kaptis kaj malvarmegigis nubon el 2000 atomoj de Rubidio gxis la neimageble malalta temperaturo de 20 nK (unu 50-milionono de grado super absoluta nulo). Tiu Bose-Einstein-kondensajxo havis "diametron" de malpli ol 100 miliononoj de metro, kaj gxi dauxris proksimume 15 sekundoj. Post liberigo de la nubo ili mezuris tiajn distribuojn de rapideco, kiujn oni povis nur klarigi per tiu longe sercxata fenomeno. En la sama jaro, kaj sendepende de Cornell kaj Wieman, P-ro Wolfgang KETTERLE faris cxe MIT (Massachusetts Instituto de Tehxnologio) similan eksperimenton al atomoj de Natrio. Li sukcesis kondensigi ecx multe pli grandan kvanton, kio permesis esplori pli profunde la ecojn de la nova materistato. Interalie li sukcesis pasigi du partojn de kondensajxo unu tra la alia, kaj observis interferajn frangxojn. Tio pruvis, ke vere la atomoj estis en la sama stato, simile kiel la lumpartikloj (fotonoj) estas cxiuj en la sama stato en lasero. Oni tial parolas ankaux slange pri 'atom-lasero'.
Kompreneble ekde tiuj eksperimentoj oni pensas ankaux pri aplikoj de Bose-Einstein-kondensajxoj. Gxis nun temas pri pure fundamenta esploro, sed estas atendeble, ke rezultos revolucie precizaj metodoj de mezurado (kun sekvoj en multaj fakoj), aux ke nunaj limoj cxe malgrandigo de elektronikaj kaj mehxanikaj aparatoj igxos supereblaj. Kio vere rezultos, tion ni vidos nur post pluraj jardekoj - eble io kion ni nun ecx ne povas imagi. Tute nova kampo en scienco aperis, kaj la tri sciencistoj, kiuj lancxis gxin, nepre meritas sian premion!.