Duelo (poemo)Ke -kiel? , Sinjorino? Kiel estas l'aferoj tiaj de l'animo: Ŝi estis tre bela kaj li tre vireca. Kaj mi ŝin amadis kaj ŝi min adoris; sed li, kiel ombro por mi, intermetiĝis, kaj do, ĉiutage, apud ŝia fenestro bukedoj de rozoj odoraj aperis, kaj ruĝaj diantoj, perlamotaj dalioj ... kaj kiam la ombroj jam surkovris ĉion kaj en granda ĉielo briladis la Luno, el inter la palmoj eliris kantaĵo kaj ĝi kiel sago ŝian domon trafis. Kiel ŝin li amis! Kiel li kantadis sopiron de amo, kaj kiel vibradis kun li lia gitaro! Kaj mi, ĉe la ombroj, kolere aŭskultadis, kaj kanton-post-kanto fluis unu larmo. Ja, larmoj de viro, ne mispensu Vi ... Ĉar ni viroj ploras kiel la virinoj pro ke ĉiuj havas malfortajn animojn. Tio devis okazi: Envio estas nigra, kaj doloro, pro amo, malbonas! Kaj kiam la sango koleras en vejnoj neniu povas ĝin trankviligi. En malluma nokto -kion faras ĵaluzo!- mi atendis tie, apud la valeto. Bruegis la tondro, pluvadis, la rivero, kiel miaj vejnoj, ŝvele iradis. Fine, mi vidis lin malproksiman ĉe la ombroj. Li venis kantante frenezan esperon, ĉe lia zono pendis hakglavo. Li venis al mi trankvile, serene. Trafis miajn okulojn malvarma rigardo. Li diris: -Ĉu vi min atendis ? Mi diris: -Vi pravas! Ni ne plu parolis, eĉ nek unu vorton: Li estis kuraĝa! kaj kuraĝaj viroj kverelas, ili ne parolas. Kiel ŝin li amis! Lia hakglavo diris tian amon kaj lian sopiron; brilis liaj okuloj, lia brusto raŭkis. Li metis la animon je frapo post frapo. Batalo de taŭroj, ĝi ne estis de viroj; tion bone scias la antikva valeto. Nu, pli ol la amo kaj la revo, povis la envio kaj la kolero. Kaj fine mia glavo lasis lin kuŝantan apud lia gitaro! -Sus! Ne timu, Sinjorino, aferoj pasintaj. Ankoraŭ sur la planko li diris: -Amu ŝin!, ŝi estas bona, ŝi estas sankta Amu ŝin kiel mi faras, kiu eĉ mortante ŝin portas anime! Kaj, Sinjorino, mi havis ĵaluzon, ĵaluzon pro kiu tiel parolis, pro tiu kiu ekmortis, kiu eĉ mortante ŝin amis. La sango blindigis pupilojn, la hakglavo tremis en miaj manoj, Mi kolere, furioze, enmetis ĝin en lian bruston serĉante l'animon, Ĉar en sia animo li portis mian inon, kaj ja mi ne volis ke li portu ŝin.
Tradukita far Luis Guillermo RESTREPO RIVAS el la hispanlingva "El duelo del Mayoral" (Oni ĝenerale konsideras ĝin kiel verkita far nekonata aŭtoro, kvankam aliaj konsideras ĝin verkita far Manuel TORETE). Tiu-ĉi traduko mia estis publikigita unue en Heroldo de Esperanto, N-ro 1581, 5-a de Junio de 1975, paĝo 3.
| La Vojo de l'Vivo (kanzono)Rapide kiel vento, daŭre pasas la tagoj kaj la noktoj de infanaĝo; Anĝelo la prizorgon donacadas dum siaj manoj kudras la distancon. Kaj poste venas jaroj de juneco: la ludoj, geamikoj, la lernejo ... l'animo jam difinas personecon, komenciĝas en kor' subite la vartad' de revo. Ekfluas kiel granda font' mieloj de l'unua am'. Tuj flugi deziras l'anim' kaj flugas al la fantazi'. Kaj ni lernas ke doloro kaj gajeco apartenas ja konstante al la vivo. Kaj poste kiam ni jam du serĉante saman ideal' ekformas neston de la am', ŝirmejon nomata la hejm', Ni komencas novan fazon de la iro: paro viro-virin' ligitaj per la fid' kaj per la espero. La fruktoj de l' kuniĝ' benata Die gajigas hejmon nun per sia ĉeesto. Kiun ni amus pli ol la gefilojn? Ili estas plilongiĝo de la ekzisto. Poste kiom da penoj kaj sendormoj por ke al gefiloj manku ja nenion. Por ke kiam kreskitaj iru alten, kaj ili gajnu plu tiun feliĉon ja tre deziratan. Kaj poste ĉe ilia forir', -eĉ kelkaj ne adiaŭas nin!- malvarmo de tia solec' frapadas nian koron tuj. Estas tial amatino ke mi petas ripete kaj ripet': Se al mi venas oldec' Vi restu apude.
Tradukita far Luis Guillermo RESTREPO RIVAS el la hispanlingva kanzono "El Camino de la Vida" verkita (jaro 1983) far Héctor OCHOA CARDENAS . Estas rimarkinde ke tiu-ĉi kanzono gajnis la titolojn: "Plej bona kolombia kanzono de la jaro", en 1991, kaj "Plej bona kolombia kanzono de la 20a jarcento", en 1999, laŭ enketoj faritaj de radia entrepreno RCN.
|
Ekflamego (kanzono)Devas forgesi mi, por ke daŭru la viv', ne volas pensi mi pri la plena perdiĝ'.
Estiĝis ekflamego bruliginta niajn vivojn, restinte nur la cindroj de tiu granda am'. Ne venos mia plorad' nek ridos nune mi, pli bone mi silentas ĉar alvenis la fin'. Ĉar tio nia jam ĉesis pro fin' de l'am' kiel vesper' foriras dum la suna mortad' Ĉiam memoros mi tiujn pupilojn verdajn kie restas la kolor' kiun tritikaroj perdas. Kelkfoje mi dezirus elmontri ridegadon, kiel en maskerado, ĉar tia estas nia am'. Sed mi foriras jam, jen kanton ja por Vi; Ho am', vi lasas min, mi tuj forlasas vin, finiĝis nia afer'. Vi sentos eble mank', mi revos eble pri viaj okuloj verdaj kiel maroj.
Tradukita far Luis Guillermo RESTREPO RIVAS el la hispanlingva kanzono "Llamarada" verkita far Jorge VILLAMIL CORDOVEZ.
| 73a Poemo el "Rimoj"Iu fermis ŝian apertan rigardon kaj per blanka tuko kovris la vizaĝon; kaj, silente kelkaj, aliaj ĝemante, el malgaja ĉambro ĉiuj eliradis. Eta flama lumo el glaso surplanka ĵetadis, sur muron, la litan malblankon; ankaŭ intermite, en la sama ombro, aperis hardita la formo de l'korpo. Vekiĝis la tago, kaj dum la lumŝanĝo kun multa bruado vekis sin vilaĝo. Antaŭ la kontrasto de: vivo, mistero, de lumo kaj ombro; momente mi pensis: Ho Di', kiel solaj mortintoj restadas !Ŝin portante ŝultre, irantaro pasis kaj la ĉerkon ŝian en kapelo lasis. Poste ŝtofoj nigraj kaj kandeloj flavaj ĉirkaŭis funebre la restaĵon palan. Dum la sonorado nome de l'animo finis la preĝadon maljuna virino; ŝi trairis navon, la pordoj ĝemetis, kaj la sankta ejo dezerta sin metis. Aŭdeblis bontakta horloĝa pendolo kaj la grinca sono de la vakskandeloj. Kaj tiel timige, rigide, mallume, ĉio ripozadis, ke mi pensis dume: Ho Di', kiel solaj mortintoj restadas ! El turo plej alta aŭdeblis sonoro: De la lango kupra adiaŭa priploro. Amikoj, parencoj, kun nigraj vestaĵoj, viciĝis formante la funebrantaron. Pioĉo malfermis, komence de flanke, azilejon lastan, etan kaj malblankan. Oni ŝin enmetis, fermis per fajenco, kaj gravemiene foriris parencoj. Pioĉo surŝultre, la entombigisto, zumante kanteton fore malaperis. Alvenis krepusko, estiĝis silento. Perdita mi ombre meditis momenton: Ho Di', kiel solaj mortintoj restadas ! Dum la longaj noktoj de la frosta vintro, kiam la lignaĵoj krakas pro la vento, kaj vipas fenestron gutoj de pluvego, pri la junulino pensas mi solece. Tie pluvo falas kun eterna zumo, kaj ŝin atakadas la blovo de Bizo. Kuŝanta en truo de malseka muro, eble pro malvarmo frostiĝas femuro. Ĉu sablo revenas al sablo ? Ĉu l'anim' al ĉiela ripoz' ? Ĉu materio malnobla putra ĉio ? Ekzistas afero tre nekomprenebla, donanta suferon kaj naŭzon samtempan, lasinte mortintojn malgaje solecaj.
Tradukita far Luis Guillermo RESTREPO RIVAS el la hispanlingva "Rimas" verkita far Gustavo Adolfo BECQUER.
|
Lampeto (kanzono)Plaĉa estas plor' kiam aflikta animo ne trovas finon por sufero profunda. Estas larmoj ja mistera suko taŭga por la mildigo de travivitaj penoj; por la mildigo de travivitaj penoj; Per la abunda oleo de miaj larmoj moligos mi la severon de fatalo. Ho lampeto brulanta de mia vido sur la vojo mia ne svenu pala sur la vojo mia ne svenu pala.
Tradukita far Luis Guillermo RESTREPO RIVAS el la hispanlingva kanzono "Lamparilla" verkita far Miguel Angel CASARES.
| La Nokto (kanzono)Dumnokte venis via am', For helan tagon iris ĝi, Pro fia Sun' perdiĝis jam via promes' kaj mia fid'. Malamas tagon mi pro am', Dumnokte velkiĝas rankor', Nenias mi sen via am' jen ĉiunokta rememor'. La nokto ! Ĝia reven' estas frenez'. Dumnokte mildiĝas angor', Mi vin atendas kun la fid', Vi min turmentas sen bonkor' Por mi ja ĉio estas vi. Pasintajn tagojn mi en sonĝ' memoras nokte ĝis vekiĝ', Malbenas mi vin eĉ sen vol' ĉar mi vin amas eĉ spit'. La nokto ! Ĝia reven' estas frenez'. Atendas tagon por malam', Nutriĝas vane la rankor', Nenias mi sen via am' jen ĉiunokta rememor'. La nokto ! Ĝia reven' estas frenez'.
Tradukita far Luis Guillermo RESTREPO RIVAS el la hispanlingva versio ("La Noche") de la kanzono "La Nuit" verkita far Salvatore ADAMO. Muziko de "La Nokto" en formo MIDI
|
La Solulo Sepa parto el tranĉita poemoAmas mi la solecon, la silenton, ŝatas mi duonombron: mildan lumon, absurdon, ekzotaĵon, kun respekto. Blindigas netolere luma multo -la via, Sun' !- Sed lumo de Diana donaco kaj dorlot' sur la mia kulto. Mi ne ĝemas en acidaj strofoj kiel la ploristinoj pro moneroj. Ŝatas mi plenklerecon de l' grapolo de Omar Jaiyám. Malŝatas mi koleron, vervajn agojn, rankoron. Ne vin petas mi por matĉoj senfruktaj kun fiero. Mi muta, blinda, senmova, vegetas ... malmulton havas mi da emocio. ĉar en mi malestimo tre kompletas en la tuta medi' mi sola vivas. Sola en mi, nemovebla. Sola, aparte de la homamasiĝo kolektiva ! | | Estas neeble ke mi prenu parton en bazarojn kiel la Magiisto (angla poet' kaj sinjoro de l' arto). Mi sekvas "mian vojon" mute, vagas -ĉu blonda Lohéngrin- Mi ne eksplikas identecon, devenon, kion agas ... Nek de homo nek aĵo mi amikas kaj nenio gravas krom mia Harditeco, al mi nek gracon nek punon aplikas ... Amas, kun amo ebria, mi Belecon sed neniam en aĵo tro konita ... Kaj gravas nek gajeco nek tristeco ... Nur ion deziregas mi venkita, senpacience urĝe, avida, obstina: la fundon de l' Ĥaos' antaŭsentitan, ripozi tuj en la Vaku' Senfina. |
Tradukita far Luis Guillermo RESTREPO RIVAS el la hispanlingva originalo "El Solitario" verkita far León DE GREIFF. Mi ne konas detale pri la verkaro de la granda kolombia poeto, filo de sveda patro kaj germana patrino, sed laŭ la prezento trovita en la libro el kiu mi prenis la originalon, Tiu-ĉi poemo, parto el "Libro de la Signoj", havas plurajn partojn kaj estis verkita proksimume inter 1915 kaj 1927.
|
Por la Geamikoj kiuj popolumas l'Animon (prozo) Saluto okaze de la kristnaska festo de la jaro 2001Foje elhejmiĝas la fido, ni parenciĝas kun la fieco kaj entranĉeiĝas en la malantaŭejon, atendantaj la plejan malbonon, sekurigantaj malgravaĵojn. Ĉu iu ajn ne sentas angoron kaj konfuzon, dum la tero pleniĝas de akuŝdoloroj, dum gajeco forevitas nin, dum mankas pano kaj paco; kiel eblus dormi trankvile?, kiel stariĝi el noktomanĝo kontente?. Ni ne trompu nin, estas tiel nature voli savi sin sola, kulpigi aliulojn pri mankoj kaj sendeziro. Ekde la mankoj, ekde la nepovo, ekde la soifo kaj la bezono, ni eliras por trovi la aliulojn. Tiam, tiuj malsimiluloj, stranĝaj kaj nekonataj, malkaŝiĝas por ni, senarmiliĝas kaj lasas malkovritajn okulojn kiuj demandas nin, kiuj logas kaj lumigas nin, kaj en tiuj okuloj ni retrovas nin mem. La aliulaj okuloj estas tiuj kiuj al ni rehavigas nian propran vizaĝon. Ilia aŭdivo estas kio igas nin reakiri la voĉon, kaj ilia proksimeco fariĝas oazo, brulaĵo, rifuĝejo kaj festo. Tiam la vivo iĝas nostalgio pri ilia kunesto, nostagio pri futuro, kaj sindono kiu ne estigas lacon. Nur se la aliuloj nin pensigas, nur se en ni loĝas kompato, se ni senigas nin el propra kiraso, ni pretiĝos por ricevi ĉirkaŭbrakumon de geamikoj. Kristnasko proksimiĝas kiam venas kaj iras mesaĝoj el geamikoj. Tiuj geamikoj kiuj estas la familio kiun oni elektas. Kristnasko estas la ĉiutaga liturgio ilin ami, esprimi al ili per minimumaj detaloj nian korinklinon, malfermi por ili nian domon, ilin akcepti kaj kunuzi la tablon. Ankaŭ Kristnasko estas ĝui la bonakcepton, respekti la silenton. Por la geamikoj oni pentras la murojn, oni enportas la florojn; por ili estas la muziko kiun oni trezorigas; kaj, kiel ne pensi pri ili dum legado de libroj ?. Tial Kristnaska tempo ekzistas. Kristnasko eblas kiam ekzistas lojalaj geamikoj, sinceraj, noblaj, delikataj, inteligentaj, vundeblaj, sentemaj, fidelaj; veraj geamikoj kiuj estas de alia mondo kaj de tiu-ĉi mondo, kiuj estas tiaj kiaj Vi, la selektitaj geamikoj kaj tiuj kiujn la vivo donacis al ni; kiuj certigas nin en la sindonemo, en la dankemo. Estas nun tempo por celebri Kristnaskon; mi venas por vin viziti kaj inaŭguri la forton, la kormolecon kaj amsenton. Feliĉan Kristnaskan Paskon! Ekalvenu tempo por rezisti maldelikatecon. Se vi estas kun mi por esti geamikoj, ĉiu tempo alvenos kun kuraĝigaj novaĵoj, kun signoj de korinklino kaj kun senfinaj benoj.
Tradukita far Luis Guillermo RESTREPO RIVAS el la hispanlingva originalo verkita far mia amiko Andrés Darío CALLE NOREÑA, socikomunikisto, antropologo, magistro pri filozofio kun emfazo en epistemologio, kaj esploristo pri la influo de kulturproduktoj en la rilaton inter pensado kaj lingvo.
|