Io eta pri Aŭtomata Tradukado
 
Prelego far Lŭis Giĵermo Restrepo Rivas
Unua Kolombia Esperanta Tago
Medellín, Kolombio, decembro 6, 1992

© 1992-2007 Luis Guillermo RESTREPO RIVAS


KELKAJ DIFINOJ DE LINGVA TRADUKADO

  1. "Tradukado estas la transigo de la sama semantika arkitekturo el unu poetiko en alian poetikon. La semantiko konserviĝas, la poetiko kreiĝas denove "
    - Alfoso Reyes
     
  2. "Traduki estas anstataŭi la gramatikon kaj leksikon de la origina lingvo per la ekvivalentaj gramatiko kaj leksiko de la cela lingvo, kun koresponda anstataŭo de la fonetiko kaj grafiko de la origina lingvo per la fonetiko kaj grafiko de la cela lingvo"
    - J. C. Catford
     
  3. "Traduki estas produkti en la cela lingvo la naturan ekvivalenton kiel eble plej proksiman de la mesago de la origina lingvo, une laŭ signifo, kaj poste laŭ stilo"
    - Eugene Nida

La nuntempa intereso pri la ebleco aŭtomatigi la tradukadon, produktas pliajn difinojn kiuj celas esti pli akurataj kaj starigi tre klare la problemon.


KELKAJ GRAVAJ KONSIDEROJ

  1. KULTURA DISTANCO
     
  2. LINGVOSTRUKTURA DISTANCO
     
  3. AMBIGUECO

SIMPLA SKIZO PRI HISTORIO DE TRADUKADO

Vortoj kiel "traduki", "traduk(ad)o" kaj "tradukisto", en latinidaj lingvoj naskiĝis en la 16-a jarcento, el la latina "translatio". Oni uzis ankaŭ aliajn vortojn por nomi la taskon, ekzemple: en latina "interpres", en franca: "enromacier", en itala: "vulgarizzare" kaj "romanzare", kaj en hispana "romaçar"

En Europo kaj Azio oni komencis traduki filozofiajn kaj beletrajn verkojn, kaj la arto traduki disvolviĝis precipe en religiaj centroj. Danke al tiuj tradukoj, ekzemple, la grekaj filozofio kaj mitologio estis diskonigataj per latina lingvo por aliaj popoloj.

En tiu epoko la tradukarto estis kvazaŭ nova aventuro ankoraŭ naskiĝanta, kaj tial ofte la tradukaĵoj estis malbonaj. Ekzistis, ekzemple, "laŭliteraj" tradukaĵoj el latina kiuj plimalpli konservis la latinan sintakson, anstataŭ respekti la sintakson propran de la cela lingvo.

Kiam la tradukantoj komencis analizi sian taskon, estis skribataj la unuaj verkoj pri tradukarto, kaj ankaŭ dulingvaj kaj plurligvaj vortaroj. En pluraj lokoj ankaŭ komenciĝis la trejnado de profesiaj tradukistoj.

Post la tradukado de filozofio kaj beletro, komenciĝis la tradukado de sciencaj kaj teknikaj verkoj. Ankaŭ la volo disvastigi religion puŝis la arton traduki.

Kelkfoje okazis malbonaj travivaĵoj por la tradukantoj: Malliberejo aŭ alia puno pro traduko farita; aŭ malafabla etoso ĉar aliaj opiniis ke la tradukantoj ne estas kreivaj sed nur servemaj imitantoj.

La kreskanta graveco de scienco, tekniko kaj komercaj rilatoj, same kiel la disvolvo de amasaj komunikiloj ankaŭ puŝis la praktikadon de lingvo-tradukado, precipe en la 19-a kaj 20-a jarcentoj.


AŭTOMATIGO DE TRADUKADO

ĉEFAJ HISTORIAJ OKAZINTAĵOJ

En la sekvantaj jaroj, la esplorado pri aŭtomata tradukado bremsiĝis, versajne pro influo de la malentuaziasmiga informaĵo de ALPAC, kio etigis la monan kaj alispecan apogojn por tiutema esplorado.

Tamen, poste aliaj institucioj kaj komercaj entreprenoj prenis denove la taskon disvolvi sistemojn por aŭtomata tradukado atingante iun progreson. La esplorado daŭras ĉar la problemo estas komplika.


IOM PRI TEKNIKAJ AFEROJ



 
 
 

SIMPLA EKZEMPLO DE ARBOSTRUKTURO



 
 
 

REKTA KAJ PIVOTAJ METODOJ


 
 
 

KOMPARO DE LA NECESAJ NOMBROJ DE PROGRAMOJ


La entrepreno BSO, de Nederlando, utiligis iomete modifitan Esperanton kiel "pivota" lingvo, en sia sistemo DLT: Distribuita Lingvo Tradukado.


 

Bibliografio


BOITET Ch. : Aŭtomata Traduko ce "GETA", en "Perkomputila Tekstoprilaboro" (pagoj 229-246). Scienca Eldona Centro, Budapeŝto, 1985

DE KAT, J. O. : Traduko el Internacia Lingvo al Naciaj , en "Perkomputila Tekstoprilaboro" (pagoj 259-266). Scienca Eldona Centro, Budapeŝto, 1985

KATSUMORI, H.; MAKINO, S. kaj HIRATA, M.: A Machine Translation System by the Use of Esperanto as a Bridge Language, Universitato de Cubu, Japanio, 1987

MAAS, H. D. : La Traduksistemo "SUSY" kaj giaj Perspektivoj, en "Perkomputila Tekstoprilaboro" (pagoj 163-174). Scienca Eldona Centro, Budapeŝto, 1985

MAAS, H. D.: Pri Kelkaj Strategioj por Fraz-Analizo, en "Perkomputila Tekstoprilaboro" (pagoj 175-206). Scienca Eldona Centro, Budapeŝto, 1985

NAGAO, M. : La Traducción Automática, en revuo: "Mundo Científico"

NISHIDA, F.: Libera Angla-Japana Traduko perhelpe de Transformo de Kazo-Strukturoj, en "Perkomputila Tekstoprilaboro" (pagoj 247-258). Scienca Eldona Centro, Budapeŝto, 1985

STRING, P.: Esperanto kiel Objekto kaj Instrumento de Aŭtomata Komputado, en "Esperanto La internacia Lingvo - Scencaj Aspektoj (pagoj 220-233). Centra Laborrrondo Esperanto en Kulturligo de Germana Demokratia Respubliko. Berlino, 1979.

TABERNIG, E. : Qué es la Traducción. Eldonejo "Columba", Kolekto "Esquemas" N-ro. 106, Bonaero, 1970

WIEDNER COMMUNICATIONS CORP. : Katalogo

WITKAM, A. P. M. : Distribuita Lingvo-Tradukado, en "Perkomputila Tekstoprilaboro" (pagoj 207-228). Scienca Eldona Centro, Budapeŝto, 1985