La paĝo estas dediĉita al la KONSILIENCO, en la senco pritraktata far la usona bilogisto Edwardo O. Wilson, en la samtitola libro (angle "CONSILIENCE"), kiel la Unuo de la Sciencoj: La kreskanta kohereco kaj kongruo inter la konitaĵoj alportitaj far ĉiuj sciencaj fakoj. La interĉenigo de kaŭzaj eksplikoj tra la diversaj kon-fakoj.

Laŭ Wilson, verŝajne, William Whewell estis la unua kiu uzis tiun vorton en tiu-ĉi senco, en la verko "Filozofio de Induktivaj Sciencoj", en la jaro 1840. Sed kompreneble, pluraj filozofoj, sciencistoj kaj aliaj pensuloj de antaŭaj jarcentoj, antaŭ la nuntempa disdivido de kon-fakoj, fidis pri la unueco de la kono.

  • Baza Verko (en la angla lingvo): CONSILIENCE, far Edward O. Wilson
Kelkaj pensoj pri Konsilienco el la libro far Edward O. Wilson

"Konsilienco estas la interkuplo de kaŭzaj eksplikoj tra konfakoj."

"William Whewell, en sia sintezo de 1840 "La Filozofio de la Induktivaj Sciencoj" estis la unua kiu parolis pri Konsilienco, signifante "kunsalto" de la kono pere de la kupligo de faktoj kaj fakto-bazita teorio tra konfakoj por la kreado de komunan kialaro" Li diris: "Konsilienco de indukto okazas kiam iu induktaĵo atingita el iu faktaro, koincidas kun induktaĵo atingita el alia malsimila faktaro. Tia Konsilienco estas testo pri la vero de de la teorio en kiu ĝi okazas." "

"La natursciencoj konstruis reton de kaŭzaj kialoj kiu etendiĝas ekde kvantuma fiziko ĝis cerbo-scienco kaj evolua biologio. Ekzistas breĉoj kun nekonata amplekso en tiuĉi teksaĵo, kaj multaj el ĝiaj formantaj fadenoj estas tiel delikataj kiel aranesilko. La profetivaj sintezoj, lastega scienca celo, ankoraŭ statas ĉe frua fazo, kaj speciale tiel en biologio. Tamen, mi pensas ke ĝustas diri ke estas sufiĉe konata por pravigi la fidon pri la principo de universala racia konsilienco tra ĉiuj natursciencoj."

Prizorganto:
Luis Guillermo RESTREPO RIVAS

Scienco & TeknikoLa ttt-ejo membras en Scienco & Tekniko.

[ Posta ] [ Antaua ] [ Hazarda ] [ Listigu ] [ Aldonu ] [ Redaktu ]

Virtuala Esperantujo