Aliaj salutoj ricevitaj por la
9a Kolombia Kongreso de Esperanto

De: Rubén TORRES
Dato: Lundo Dec. 1a, 2003

Karaj gekongresanoj:

Kun la koro en la mano kaj ĉirkaŭvolvita de profunda emocio, mi sendas al la gekongresanoj de Medeĝino mian plej sinceran kaj amikan saluton.

Scii ke vi kongresas kaj esti for de vi vere malĝojigas min...

Tamen, konsolas min la fakto ke malgraŭ ĉiaj baroj vi sukcesas kunveni. Kaj tio gravas pli ol ĉio.

Iel, eĉ se nur anime, mi akompanos vin.

Ĉirkaŭbrakas vin:
Rubén TORRES.
Fiera membro de KEL




De: Rikardo CARRILLO
Dato: Marto Dec. 2a, 2003

Altestimataj:

Mi deziras al vi plenan sukceson dum tiu evento tiel kara por ni ĉiuj kaj por la movado mem, la pli fortiga kaj amuza Nacia Kongreso. Plej agrablan etoson ja oni antaŭĝojas, restas al mi nur atendi alian okazon por ĝui vian kompanion, kiun mi bedaŭrinde perdis ĉijare.Verdan amikar-ejon!

Amike
Rikardo.




De: Atilio ORELLANA ROJAS
Dato: Marto Dec. 2a, 2003

Karaj geamikoj:

Mi plenkore bondeziras al vi ĉiuj sukcesan kongreson. Mi certas, ke je la fino de ĝi vi havas ankoraŭ pli fortan energion por irigi antaŭen nian kaŭzon en Kolombio.

Amike,
Atilio




De: Guido RICCI
Dato: Vendredo Dec. 5a, 2003

Karaj gesamideanoj, mi deziras al vi tre agrablan kaj fruktodonan kongreson.Mi havas tre belan memoron pri via kongreso de 2001 en kiu mi partoprenis kun mia familio, kaj deziras saluti speciale ĉiujn kiuj ĉeestis tie kaj nin akceptis tiom varme.

Ĝis.
Guido RICCI




De: Ramón GARCIA RODRIGUEZ kaj Leonor CALVO Y FEIJOO
Dato: Vendredo Dec. 5a, 2003

Estimataj Gesamideanoj
Organizantoj kaj Partoprenantoj de 9-a Kolombia Kongreso de Esperanto:

Ni deziras esprimi nian koran saluton okaze de la 9-a Kongreso de Kolombia Esperanto Ligo.

La organizantoj superis gravajn malfacilaĵojn. Eĉ subite mankis kongresloko. Sed, finfine ĉiuj obstakloj restis malantaŭen.

Internacia Lingvo, tutmonde alfrontas stagnadon. La ĉiutaga vivo ebligas enkondukon de internacia lingvo. Sed, male, ankoraŭ superpotencoj altrudas nacian lingvon kvazaŭ internacian lingvon. Ilia ununura celo estas altrudi ununuran pensmanieron kontraŭ kritikan pensmanieron.

Kompreneble, tio ne eblas, tio ne havas estontecon. Racia solvo estas enkonduki internacian neŭtralan lingvon. Pro tio la vera internacia devizo estas:
"ĈIU POPOLO KUN SIA LINGVO KAJ ESPERANTO POR ĈIUJ!"

Tiam, ni devas valorigi la penon de organizantoj, kiuj senhezite montras la vivon de Esperanto en Kolombio.

Antaŭen, estimataj gesamideanoj organizantoj kaj partoprenantoj!

Bogoto, la 5-an de decembro de 2003-a jaro

Leonor CALVO Y FEIJOO
Ramón GARCIA R.




De: Andrés TURRISI
Dato: Sabato Dec. 6a, 2003

Estimataj amikoj kolombianoj,

Okaze de via nacia kongreso, mianome kaj je la nomo de Venezuela Esperanto-Asocio mi deziras al vi ĉiuj pacon, harmonion kaj tre fruktodonan laboron, por ke Esperanto vigliĝu en via lando kaj via movado revenu al la kutimaj prestiĝaj niveloj.

Andrés TURRISI