Saluto de Renato Corsetti al la
9a Kolombia Kongreso de Esperanto
Kun granda plezuro mi salutas vian kongreson. Vi certe scias, ke mi havas multe pli da espero pri la Sudo de la mondo ol pri la Nordo, kaj Kolombio estas en suda Ameriko, ĉu ne? Mi kredas, ke via laboro por Esperanto malgraŭ la malfacilega situacio en via lando meritas la respekton kaj admiron de esperantistoj tra la tuta mondo. Vi scias pri viaj malfacilaĵoj multe pli ol mi, kaj do mi ne riskas daŭrigi pri tio, sed vi bonvolu scii, ke kiam en la tutmonda Esperantujo estas aŭdata la vorto Kolombio ondo de varmaj sentoj aperas en la koroj de la parolantoj de la internacia lingvo. Ankaŭ al vi mi rediros tion, kion mi jam diris lastatempe okaze de la centjariĝo de la Svisa Esperanto-Societo. Hodiaŭ la internacia Esperanto-movado estas en tre problema situacio, kiel, cetere, ĝi ĉiam estis. Unuflanke ni estas premataj, forte premataj de la buldozo de la angla lingvo, kiu ŝajnas triumfe dispremi ĉiujn lingvojn kaj kulturojn, kiujn ĝi renkontas antaŭ si. Tio igas la ideon pri internacia lingvo jes reala, sed en maniero, kiu igas la ostojn de Zamenhof kaj de la aliaj pioniroj de internacia samnivela interkompreniĝo malkviete turniĝi en la tomboj. La internacia interkompreniĝo, kiu realiĝas per la angla, estas la interkompreniĝo inter mastro kaj sklavoj. Ne lasu vin esti trompataj de la ŝajna libera elekto de la angla. Temas pri la libera elekto de loĝantoj en kolonioj, kiuj volonte asimiliĝas al la regantoj por ricevi kelkajn panerojn de potenco kaj prestiĝo. Zamenhof revis pri io alia, kaj ni kunrevas kun li, pri mondo, en kiu ĉiuj gentoj, grandaj kaj malgrandaj, estos samnivelaj, pri mondo, en kiu la kolombiaj popolaj kantoj estos same gravaj por la eksterlandanoj kiel la usonaj vakeraj popolaj kantoj, pri mondo, en kiu la fonto de la informoj, kiujn oni ĉiutage aŭdas el sia televido, ne estos nur unu en la tuta mondo, pri mondo, en kiu ĉiuj popoloj estos same taksataj. Tamen, ne pensu, ke la nuna situacio estas unika. ĉiam tra la homa historio estis starigantoj de imperioj. Miaj propraj prapatroj el Romo provis, Karlo la Granda provis, la naziistoj provis, la marksistoj provis, ktp. Nun estas la vico de Usono provi. Tamen la historio rakontas ke ĉiuj starigantoj de imperioj en la fino malsukcesis. Certe por vivantoj en la koncernaj periodoj estas malfacile antaŭvidi la estontecon, sed ne estas kialo kial la nuna imperio devos eterne daŭri. Verŝajne niaj esperantistaj nepoj havos la grandan problemon rezisti la invadon de la hispana, aŭ de la ĉina aŭ de la araba. Neniu povas nun antaŭvidi tion, sed ni certe povas antaŭvidi ke la ideoj pri libereco kaj egaleco inter ĉiuj ne mortos kaj ade renaskiĝos en ĉiu generacio. Aliflanke ni estas ankaŭ en bona situacio, ĉar lastatempe la pozitivaj voĉoj pri Esperanto refortiĝis. Mi ne citu al vi la artikolojn favorajn al Esperanto, kiuj aperis lastatempe, ĉar vi jam konas ilin. Pli kaj pli da homoj komencas kompreni, ke la lingva malsameco de la mondo riskas malaperi se ni daŭrigas en la nuna maniero. Unuvorte ni havas daŭre pli da aliancanoj, kaj kun tiuj ni klopodas kunlabori. La interreto estas fenomeno, kiu liberigis potencialajn fortojn dormantajn. En neniu alia historia epoko ni havis tiom da homoj, kiuj provas lerni Esperanton. Certe ne ĉiu aliĝanto al reta kurso venas ĝis la punkto, kiam la malsama signifo de "mi trovas la vivon bonan" kaj "mi trovas la vivon bona" estas klara, sed tamen ... ĉiutage aperas junaj homoj en foraj aŭstraliaj aŭ francaj vilaĝoj, kiuj lernis Esperanton "anonime" kaj nur parolis kun sia komputilo dum iom da jaroj. Niaj strukturoj ankoraŭ ne povas bone prizorgi tion, kaj tiuj lernintoj malvolonte pagas aliĝkotizojn, sed ne estas kialo, kial ni ne povas sukcesi profiti el ĉi tiu nova ondo. Tamen ni progresas. Kaj ni multe esperas de via movado en Kolombio. Sukcesan Kongreson! vivu Kolombia Esperanto-Ligo! Renato CORSETTI |