Kolombia bebo bone fartas

Kongresanoj en Armenio

37 partoprenantoj kunvenis 11–13 nov 2000 en la urbo Armenio, okaze de la 6a Kolombia Kongreso de Esperanto. Varman etoson kreis salutmesaĝoj de UEA, Akademio de Esperanto kaj de diverslandaj esperantistoj, speciale el Respubliko Armenio, kies nomon havas la kongresurbo.

Profesoro Luis Jorge Santos-Morales per klera prelego enkondukis la neesperantistojn en nian aferon, kaj poste la ĉeestantoj ĝuis la artan vesperon kies ĉefan parton konsistigis la teatraĵo Tragedio en Suda Lando, originale verkita de Ricardo Carrillo kaj bele ludita de gejunuloj de la grupo ABEJA de Bogoto.

Kelkaj meksikaj kanzonoj de Luis Casas alte levis la entuziasmon de la kongresanaro. La arta vespero finiĝis per kelkaj pensigaj “rakontoj” de Rikardo Carrillo kaj Jimmer Vásquez kaj per la neortodoksa deklamado de Ho, mia kor' fare de Rubén Torres.

La duan kongrestagon komencis trihora Esperanto-Kurso de profesoro Santos-Morales. Oni spektis la filmon Cent Jaroj de Esperanto kaj aŭskultis prelegon de d-ro Frank William Daza Terapioj de antaŭaj vivoj. Maritza Román, juna reprezentantino de KEL-Tuluo, proponis kreadon de Kolombia Jarlibro kie oni trovu ne nur la nomon kaj telefonnumeron de la kolombiaj esperantistoj, sed ankaŭ pli personan informadon pri ili.

La Ĝenerala Asembleo de Kolombia Esperanto-Ligo disvolviĝis glate. Post la raportoj de la prezidanto kaj la kasisto, kiu informis ke la kaso de KEL havas ĉirkaŭ $16.000 (8 USD), aliĝis novaj individuaj kaj grupaj membroj. La grupoj KEL-Tuluo, ABEJA, KEL-Bogoto kaj KEL-Kali estis akceptataj kiel membroj de KEL, kio donas al nia Ligo pli solidan karakteron. Por apogi finance la Ligon, oni starigis jarkotizon de $36.000 por ĉiu membro.

La Asembleo elektis novan estraron: Rubén Torres (prezidanto), Rikardo Carrillo (vicprezidanto), Gloria Granada (sekretariino), Consuelo Polanco (kasistino); kaj Maritza Román, Hernando Maya kaj Rafael Mejía (kunkonsilianoj). Rimarkindas, ke en la nova estraro rolas du junaj membroj: Maritza Román kaj Rikardo Carrillo.

Lastatage per prelego Homa Genaro Rikardo Carrillo klarigis kelkajn aspektojn pri la projekto kiu ebligis eklegi la kodon de la homaj genoj. Post la aŭskultado de argumentoj pri ĉiu el kvar proponitaj urboj, oni decidis okazigi la 7an Kongreson en Bogoto en 2001 kaj inviti esperantistojn de Medeĝino por ke ili okazigu la 8an Kongreson en 2002.

La kongresanoj eksciis pri du gravaj literaturaj projektoj: profesoro Santos-Morales reverkas la libron Karlo de Edmond Privat laŭ la gramatikaĵoj hodiaŭ uzataj; kaj profesoro Carlos A. Castrillón preparas antologion de Kolombia poezio.

La Kongreso dankis la organizintojn (Carlos A. Castrillón kaj Orlando Caicedo) pro tio, ke malgraŭ malfacilaĵoj ili sukcesis doni al la kolombia esperantistaro la ŝancon ĝui rekte nian lingvon kaj diskuti pri nia movado. Per tiu rekono finiĝis nia Kongreso.

Oni povas konkludi ke la Kongreso plene sukcesis laŭ diversaj vidpunktoj:

— La movado en Armenio ricevis impulson kaj la organizintoj de la Kongreso planas reaktivigi la lokan movadon.

— La decido organizi regionan Kongreson en Perejro, kie ekzistas esperantistoj sed ne Esperanto-movado, revivigos nian lingvon en tiu urbo.

— La fakto, ke ni “malkovris” la laboron de la poeto Carlos A. Castrillón estas sufiĉa kialo por diri, ke la Kongreso sukcesis.

La kolombia esperantistaro klare konscias la gravecon de pli bona organizado de la movado kaj la ege gravan rolon de la komuna laboro de la lokaj grupoj. Ni scias ke nia movado ankoraŭ estas beba, sed ni scias, ke tiu bebo bone fartas kaj havas fortajn bazojn por kreski esperige.

© 2000-2007 Rubén Torres